Por transloki la familion de Joel
ALeksKa
Lancée le 13 févr. 2024
Lancée le 13 févr. 2024
2 224 €
collectés sur 5 000 €
Quel que soit le montant, chacun peut participer à cette cagnotte. Pas besoin de créer un compte ou de s'inscrire, c'est rapide et les paiements par Carte Bancaire sont 100% sécurisés.
Si vous ne pouvez pas participer financièrement, partagez cette cagnotte autour de vous au maximum. MERCI !
Posté le 13 févr. 2024, 09h26
Mesaĝo de Joel Muhire, je 08/02/2024:
Mi estas en Goma kiel fuĝinto, ekde lundo. Mi fuĝis el Rutshuru kie viroj estas en granda danĝero!
Krom perforta rekrutado de viroj en la ribelula armeo M23, estas alia kondiĉo, ke ĉiu endomiĝu ĉe la vespera krepusko, ne preter 18:30 kaj eldomiĝu matene je la 6a.
Io timiga estas ke oftegas murdoj en la ĉirkaŭaĵo de Rutshuru-centro kaj Kiwanja.
Mi veturis sola. Estus danĝere se M23 ekscius ke oni transloĝiĝas. Ili starigis barilon kie nepre ĉiu motorbiciklo haltas por kontrolado.
Mi vere ne havis elekton! Mia edzino kaj gepatroj restis en Kiwanja.
Por pli komforte ekloĝi en Goma kaj transloĝigi mian familion de Rutshuru, mi bezonas terpecon kaj dometon, kio kostus proksimume 5 mil usonajn dolarojn. Peto: ĉu vi povas trovi helpanto(j)n por mi?
En Rutshuru, la situacio malpliboniĝis post mia foriro. Jen kion skribis al mi hieraŭ vespere mia edzino, mi faris rapidan Guglan tradukon de la mesaĝo:
"Estis du bomboj, mi ne scias kien ili falis.
Ili (M23) anoncis, ke morgaŭ estas kunveno de ĉiuj viroj, tiu kiu maltrafos ĝin, estos arestita".
La viroj en regionoj kontrolataj de la ribeluloj M23 ne havas ŝancon, tiuj intencas krei homfortojn per perforta soldatigo de viroj kiuj batalos en la unua frontlinio kontraŭ la konga armeo, propra lando. Krom tio, homoj estas daŭre murdataj ĉirkaŭ la urbetoj Kiwanja kaj Rutshuru-centro.
Amike Joel Muhire.
Encore 2 761 € à collecter